Proverbaro Esperanta

Proverbaro Esperanta
Прежде, чем скачать "Proverbaro Esperanta" бесплатно, прочитайте, о чем книга:

Ĉi tiu elektronika Proverbaro Esperanta estas kopiita ĉefe de la unua plena eldono aperinta en 1910.

Mi aldonas la Antaŭparolon de Zamenhof patro el la unua kajero (1905) de planita seria eldono, kiu devis aperi paralele kun la kvarlingva versio. Tiun tutan entreprenon, al kiu la aŭtoro volis ankoraŭ aldoni latinan kaj hebrean partojn, haltigis lia morto. Lia Antaŭparolo emfazis la multlingvan aspekton de lia projekto, kiu tamen pluvivas preskaŭ nur en sia Esperanta versio, kaj ĝi cetere menciis rusajn «kapvortojn,» kiuj ne plu vidiĝis en la eldono de 1910, kvankam al ili ankoraŭ ŝuldiĝas la vicordo de la proverbgrupoj.

La nur esperantlingva Proverbaro de 1910 aperis kun «alfabeta registro» aŭ indekso de temoj, kiel klarigite en la Antaŭparolo de Zamenhof filo.

Miaopinie, la aldono de temvortoj en la ĉefparto faras ĝin iom pli legalloga, do mi aldonis tiajn vortojn, prenante ilin el la indekso. Mi aldonis laŭnumeran registron post la alfabeta. Notu, ke kvankam la plej multaj proverbgrupoj havas po unu temvorto, kelkaj tute ne havas (la indekso preterlasis ilin), kelkaj havas po du, kaj unu havas tri. Menciinde, la temoj grandparte ne tradukas la kapvortojn de Zamenhof patro.

Krom la aldono de temvortoj kaj korekto de evidentaj preseraroj, mi ŝanĝis la aranĝon de la proverboj per tio, ke mi donis al ĉiu apartan decimalan numeron interne de ties grupo. En la eldono de 1910, ĉiu grupo staras simple kiel numerita alineo.

Havi la Proverbaron en elektronika formo prezentas diversajn avantaĝojn por esplorado, sed kompreneble la uzanto transskribu ĝin al papero laŭplaĉe kaj laŭ ebleco.

Ĉiu bonvolu uzi kaj kopii ĉi tiun Proverbaron laŭdezire, ŝanĝante formaton kaj/aŭ aranĝon kiel oportune.

Karl Pov

Postnoto: Dank’ al atenta provlegado de Harri Laine, kiu mem elektronikigis la Proverbaron laŭ iom alia aranĝo, aperas korektoj en ĉi tiu eldono ĉe proverboj 15.05, 154.05, 173.01, 316.01, 354.01, 456.01, 457.01, 504.01, 505.03, 529.01, 922.01, 961.03, 1067.01 kaj 1215.01.

Книга "Proverbaro Esperanta" начинается так:

Ĉiu komprenas la gravecon, kiun havas la proverboj en ĉiu lingvo. En formo de mallongaj, facile memoreblaj frazoj la proverboj enhavas grandan trezoron da popolo saĝeco, kaj per mallonga proverbo oni ofte pli bone kaj pli konvinke esprimas ian ideon, ol per multevorta parolado. Konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo.

Precipan intereson prezentas la proverboj, kiam oni esploras ilin ne en unu lingvo aparte, sed samtempe en kelkaj lingvoj, komparante la diferencon de la formo, en kiu tiu sama ideo estas esprimita en diversaj lingvoj. Por doni la eblon fari tian komparadon de proverboj en diversaj lingvoj, mi komencis la eldonadon de Kompara Frazeologio Rusa-Pola-Franca-Germana, kiu estas aranĝita en la sekvanta maniero: la unua kolono enhavas proverbojn rusajn laŭ alfabeta ordo de tiuj vortoj, kiuj prezentas la esencon de la proverbo; en la ceteraj kolonoj estas donitaj paralele en la tri lingvoj tiuj proverboj, kiuj respondas al la proverboj, presitaj en la unua kolono. Tiamaniere la verko prezentas tutaĵon, aranĝitan laŭ la alfabeta ordo de la proverboj en unu lingvo.

Скачать Proverbaro Esperanta в fb2, epub - полная версия

Еще от автора Людвик Лазарь Заменгоф
Популярное в жанре Языкознание
Читайте также
Оставить отзыв